12
2018:1 (jan-feb) Anoncoj Nomumu kandidatojn por 2018; Esperanto-USA receives grant from ESF; Revuo Esperanto elŝutebla senpage; ESF liveras universitatan subtenon; Sale items in the E-USA store; Forpasis George RODENBORN kaj William GOLDSMITH; Alvoko al esperantologia konferenco en Lisbono; New Esperanto-English dictionary online; Korespondi deziras LK-2018: Aliĝu nun! / Sign up now! anoncoj Jordon KALILICH Invito al la Landa Kongreso / Invitation to the National Congress Lokaj grupoj ricevas helpon de la prezidanto Filipo DORCAS Pro la granda graveco de lokaj grupoj, ni starigis novan postenon en ĉiu regiono, la regionan helpanton. George BAKER laŭdoj Charlotte BURTON La eterna deziro de multaj esperantistoj estas pli da amuziloj Esperantaj: pli da libroj, pli da muziko, pli da ludoj, pli da lmoj. Pri tiu lasta afero laboras Georgo BAKER. De la estraro Raportoj de la Direktoroj kaj aliaj estraranoj. Elpensi rakontojn ĵetkube ludoj Hoss FIROOZNIA La malmultekostaj ĵetkuboj Rory’s Story Cubes elskatole konvenas al Esperanto. Pano kaj salo, lakto kaj mielo vojaĝe tra la mondo Frans VAN DER HORST Mi havas kontrastoriĉajn memorojn pri mia partopreno en la Esperanto-Karavano 2017 dum la plej longa trajnvojaĝo en la mondo. La ŝtelanta klaŭno enigmo-solvoj La solvo de nia pasintnumera enigmo. Boneco senintenca esperantaĵo Steve EICHBLATT Sed Best Buy devus vendi nur plejbonecon, ĉu ne?

2018-1 (jan-feb)

  • Upload
    others

  • View
    0

  • Download
    0

Embed Size (px)

Citation preview

№ 2018:1 (jan-feb)• Anoncoj

Nomumu kandidatojn por 2018; Esperanto-USAreceives grant from ESF; Revuo Esperanto elŝuteblasenpage; ESF liveras universitatan subtenon; Saleitems in the E-USA store; Forpasis George RODENBORNkaj William GOLDSMITH; Alvoko al esperantologiakonferenco en Lisbono; New Esperanto-Englishdictionary online; Korespondi deziras

• LK-2018: Aliĝu nun! / Sign up now!anoncoj • Jordon KALILICH

Invito al la Landa Kongreso / Invitation to the NationalCongress

• Lokaj grupoj ricevas helponde la prezidanto • Filipo DORCAS

Pro la granda graveco de lokaj grupoj, ni starigis novanpostenon en ĉiu regiono, la regionan helpanton.

• George BAKERlaŭdoj • Charlotte BURTON

La eterna deziro de multaj esperantistoj estas pli daamuziloj Esperantaj: pli da libroj, pli da muziko, pli daludoj, pli da filmoj. Pri tiu lasta afero laboras GeorgoBAKER.

• De la estraroRaportoj de la Direktoroj kaj aliaj estraranoj.

• Elpensi rakontojn ĵetkubeludoj • Hoss FIROOZNIA

La malmultekostaj ĵetkuboj Rory’s Story Cubes elskatolekonvenas al Esperanto.

• Pano kaj salo, lakto kaj mielovojaĝe tra la mondo • Frans VAN DER HORST

Mi havas kontrastoriĉajn memorojn pri mia partopreno en la Esperanto-Karavano 2017 dum la plej longa trajnvojaĝo enla mondo.

• La ŝtelanta klaŭnoenigmo-solvojLa solvo de nia pasintnumera enigmo.

• Bonecosenintenca esperantaĵo • Steve EICHBLATT

Sed Best Buy devus vendi nur plejbonecon, ĉu ne?

George RODENBORN.(Foto danke al lia filino

Marcy.)

William GOLDSMITH

Anoncoj

Nomumu kandidatojn por 2018

La Kandidatiga Komitatopetas ke membroj deEsperanto-USA, kiu volaskandidatiĝi por la oficoj deDirektoro aŭ Kasisto,anoncu sin al unu el lamembroj de la komitato kieleble plej frue. La komitatodevos fini sian rekomendojn kaj sendi tiujn al laPrezidanto de Esperanto-USA antaŭ la 1-a de Marto.La membroj de la komitato estas:

Brajeno HARMON

Christopher JOHNSON

Dominic LAFLAMME

Julie SCHWARTZ

Fred MEYER III (estro)

— Fred MEYER, III [email protected]

Forpasis George RODENBORN

George RODENBORN mortisla 2-an de Februaro enTacoma, Vaŝingtonio, kie liafilino prizorgis lin. Li estismembro de la San-FranciskaEsperanta Regiona Organizo(SFERO) dum multaj jaroj.

— Daniel MASON

Forpasis WilliamGOLDSMITH

William (Vilĉjo) GOLDSMITH,antaŭa membro de E-USA,forpasis la 19-an deNovembro 2017 je la aĝo de80 jaroj. Li estis esperantistoekde la jaro 1987. Profesie liestis misiisto en Bolivio(kvin jarojn), Porto-Riko(dek tri jarojn) kaj la

Dominika Respubliko (du jarojn).

En Usono li estis pastoro kaj misiisto en suda Teksasoĉe la landlimo kun Meksiko (dek ok jarojn), kajpastoro de hispana preĝejo en Arkansaso (sep jarojn).Post la emeritiĝo, li daŭris en studado de Esperantokaj havis preskaŭ 200 retpoŝtajn amikojn ĉirkaŭ lamondo.

Li kontribuis multajn artikolojn al la eldonaĵo DiaRegno dum la lastaj ses jaroj. Kiam li translokiĝis alOlympia, Vaŝingtonio, li membriĝis en la lokaEsperanto-grupo kaj multe kontribuis. Lia vidvinodiris al mi: “Lia unua pasio estis instrui la Biblion,sed lia dua pasio estis Esperanto.”

— Ellen EDDY

Esperanto-USA receives grantfrom ESF

Esperanto-USA has receiveda $20,000 grant from theEsperantic StudiesFoundation (ESF) forsupport of leadershiptraining and education.

The funds will be used fortraining and education initiatives at the local,regional and national levels in the US and for thedevelopment of young Esperantists to prepare themfor leadership roles. The goal of the grant is tocapitalize on the recent interest by the more than onemillion people who have used the free languagelearning site Duolingo to learn Esperanto and inmany cases are eager to put the language to use innew and practical ways.

“The grant reflects the close ties between the goals ofEsperanto-USA and those of the Foundation,” saidPhilip Dorcas, president of Esperanto-USA. “As theleading organization for Esperanto speakers in theUS, we are eager to work with the Foundation tocreate a new generation of users and students of theinternational language Esperanto.”

Numero de la revuo Esperantoelŝutebla senpage

En la retejorevuoesperanto.org<http://revuoesperanto.org

/revuo_januara> estassenpage elŝutebla la januaranumero de la revuoEsperanto, la plej renomaperiodaĵo en Esperantujo,aperanta jam 111 jarojn. Lanumero estas la unua en la jarkolekto 2018, la Jarode Esperanto-Kulturo.

Esperantistoj, kiuj ankoraŭ ne membras en UEA aŭne abonas la revuon, estas invitataj konatiĝi kun ĝiariĉa enhavo: novaĵoj, artikoloj, recenzoj, intervjuoj ks.

ESF liveras universitatansubtenon

Signifa donaco de la fondusoEsperantic StudiesFoundation (ESF) helpiscertigi la estontecon destudoj pri Esperanto kajinterlingvistiko ĉe unu el laĉefaj nederlandajuniversitatoj. La tuta sumode 27 000 USD (21 700 eŭroj), estos uzata por certigila estontecon de la katedro pri Esperanto kajInterlingvistiko ĉe la Universitato de Amsterdamo.

“Por usonaj universitatanoj, kiuj interesiĝas priEsperanto kaj rilataj fenomenoj”, komentisHumphrey TONKIN, prezidanto de ESF, “laamsterdama katedro estas brila ekzemplo de tio, kiononi povas atingi en intelekte malferma medio, kielingvistikaj fenomenoj estas serioze pritraktataj. Lafakto, ke Esperanto kaj interlingvistiko estos daŭrereprezentataj en Amsterdamo, helpos plifortigistudojn en tiuj ĉi kampoj ankaŭ aliloke”.

La katedro, nun okupata de profesoro FedericoGOBBO de Italujo, havas longan kaj elstaran historion.Esperanto kaj interlingvistiko, kutime instruataj kielbranĉo de lingvistiko, inkluzivas la studon deplanlingvoj kaj ilia socia kaj lingvistika kunteksto.

Sale items in the E-USA store

DIALOGO INTERSURDULOJJean CODJO.Rakonto pri afrikano,kiu “scipovas lalingvon de la blankahomo”. 2007. 52 pĝ.Mola bindaĵo. Belgujo. Kataloga №: DIA006$6.00. Ligilo <https://goo.gl/j6hQ2d>

ELEKTITAJ POEMOJ KAJ AFORISMOJChristian MORGENSTERN; Willy NÜESCH (trad.)Poemoj kaj aforismoj de tre populara germanaaŭtoro. 2006. 205 pĝ. Mola bindaĵo.Svislando. Kataloga №: ELE007. $18.00.Ligilo <https://goo.gl/2MVXf8>

FAKAJ STUDOJ DE ESPERANTOZdenĕk PLUHAŘ (red.)Pli ol dudek eseoj dividitaj en tri partojn:Elektronikaj rimedoj, Terminologiajproblemoj de fakaj aplikoj de Esperanto,Aplikoj de Esperanto en scienco kaj tekniko.Resumoj en la angla, germana, kaj ĉeĥalingvoj. 2003. 146 pĝ. Mola bindaĵo. Ĉeĥujo.Kataloga №: FAK003. $14.10. Ligilo<https://goo.gl/A1kCgE>

ILUSTRITA ENCIKLOPEDIO DEHEJMAJ MAMULOJKompilis Nikolao GUDSKOV.Priskribas ĉ. 50 speciojn de mamuloj eldiversaj ordoj kaj familioj, kiuj pli-malpli ofterenkonteblas en hejmoj kiel dorlotbestoj (kajankaŭ ĉ. 50 rasojn de hundoj kaj pli ol 20rasojn de katoj), iliajn karakterizaĵojn,konduton kaj kondiĉojn de hejma tenado.

Temas ankaŭ pri malsanoj de la bestoj,zoohigieno, bredado ks. Priskribon de la bestojakompanas nigrablankaj ilustraĵoj. Esperantajnomoj de la bestoj estas provizitaj de la angla,germana, franca, rusa, kaj scienca (latina)tradukoj; en la fino estas indeksoj en tiujlingvoj kaj tabelo kun certaj biologiajkarakterizaĵoj de la priskribitaj bestoj. 2008.240 pĝ. Mola bindaĵo. Ruslando. Kataloga №:ILU005. $20.00. Ligilo <https://goo.gl

/HXoJoi>

GRANDA MEAULNES, LAAlain FOURNIER; tradukis Roger BERNARD.Romano pri “la verda paradizo de amojknabnaivaj”; unu el la plej famaj francajromanoj. 1976. 222 pĝ. Mola bindaĵo.Hispanujo. Kataloga №: GRA004. $8.00.Ligilo <https://goo.gl/PhbG4R>

Mendu de Esperanto-USA, PO Box 1129, El CerritoCA 94530, aŭ rete.

Alvoko al EsperantologiaKonferenco en Lisbono

La organizantoj de laEsperantologia Konferenco2018 okazonta en Lisbono,Portugalujo, kadre de la103-a Universala Kongresode Esperanto, alvokas ĉiujnfakulojn, sciencistojn kajaliajn kongresanojn alpartopreno.

La aranĝo havas kiel specialan temon la vivon kajverkaron de Detlev BLANKE (1941-2016), unu el lafondintoj de la tradicio de esperantologiajkonferencoj kaj elstara aganto por la evoluigo deesperantologio dum la lastaj kvardek jaroj.

La konferenco okazos en du partoj: dum la matenasesio oni planas aŭskulti prelegojn de fakulojkunlaborintaj kun Detlev Blanke, aŭ dezirantaj omaĝial lia memoro. Ili elstarigos la diversajn kontribuojnde Detlev al lingvoscienco kaj al Esperanto kaj lianeksterordinaran eldonan kaj verkan agadon.

En la dua duono la partoprenantoj denove havosŝancon prezenti sian laboron pri diversaj kampoj deesperantologio. La kontribuoj estos prezentitaj ĉu enafiŝoj ĉu per normalaj mallongaj referaĵoj. Laorganizantoj invitas ĉiujn fakulojn, aparte gejunulojnkaj unuafojajn partoprenantojn, sendi afiŝproponojnaŭ proponojn pri referaĵoj kiel eble plej baldaŭ [email protected]. La limdato por la proponoj estos

2018-04-30.

New English-Esperantodictionary available online

I have constructed anannotated English-Esperanto dictionary whichis available online<http://www.esperanto-

me.org/dic/>.

This is a compilation ofentries from the dictionaries of Benson, Wells, ReVoand several other sources.

You are welcome to use the dictionary for free, butplease report errors or omissions to me at:[email protected].

— Vilĉjo HARRIS [email protected]

Korespondi deziras

Mi nomiĝas DominiqueBARON kaj loĝas en Tours,Francujo. Mi instruasEsperanton en la InstitutoNotre-Dame La Riche alkvar junaj knaboj. Tri havas11 jarojn kaj unu havas 13jarojn. Ili estas komencantoj.Por ke ili sciu, ke Esperantoestas vere internacia, mipetas vin, se vi bonvolas,sendi al ili poŝtkarton de vialando. Tiamaniere, ankaŭ la tuta Instituto scios priEsperanto.

Institution Notre Dame La Richeà l’attention de Dominique BARON

30 rue DelpérierB.P. 581337058 Tours Cedex 1France

LK-2018: Aliĝu nun! / Sign up now!anoncoj • Jordon KALILICH

Kuniĝu kun Esperanto-USA kaj Kanada Esperanto-Asocio ĉi-somere dum ni festas la lingvoninternacian. Nia komuna Landa Kongreso okazos ĉeSeattle Pacific University (Seatla PacifikaUniversitato) en Seatlo, Vaŝingtonio, de vesperevendredon, 13-an de Julio, ĝis tagmeze lundon, 16-ande Julio. Okazos programeroj por spertaj kajkomencantaj esperantistoj; inter ili estos kajprezentaĵoj kaj interagaĵoj.

Ni ĝojas anonci, ke Chuck SMITH faros ĉefprelegon prila kongresa temo, Konstruado kaj ĝuado deEsperanta komunumo. Kiel la kunkreinto de laEsperanta kurso de Duolingo kaj la saĝtelefonaaplikaĵo Amikumu, Chuck nun estas inter la plejkonataj homoj en Esperantujo. En tiuj kaj aliajentreprenoj, li enkorpigis la spiriton de la internacialingvo, uzante ĝin por kunigi homojn. Prelegos ankaŭD-ro Federico GOBBO, profesoro de la katedroInterlingvistiko kaj Esperanto ĉe la Universitato deAmsterdamo, Nederlando.

Kio pri la pluvo? Somere, Seatlo ĝuas veteron mildankaj sunplenan; la pasintan Julion, oni registrisneniom da pluvo. Ni planas profiti tion per ekskursojdum la kongreso kaj per postkongresa tendumado enMount Rainier National Park (Nacia Parko MontoRajnero), 16-19 Julio.

Dum la venontaj monatoj ni provizos pliajn detalojnpri la programo – inkluzive de pliaj gastoj anoncotaj– en la kongresa retpaĝaro<https://landakongreso.org>. Tie vi povas ankaŭ vidiliston de aliĝintoj kaj trovi ligilon al nia Fejsbukaokazaĵo.

Ĉu vi volas kontribui? Ni serĉas prelegontojn,

muzikistojn, gvidontojn de programeroj, kaj aliajnvolontulojn. Sendu retmesaĝon [email protected] se vi interesiĝas.

Jam eblas aliĝi per la retbutiko de E-USA<https://retbutiko.esperanto-usa.org>. Neprokrastu: la kotizoj pliiĝos la 1-an de Aprilo!

❧   ❧   ❧Join Esperanto-USA and the Canadian EsperantoAssociation this summer as we celebrate theinternational language. Our combined NationalCongress will be held at Seattle Pacific University inSeattle, Washington, from the evening of Friday, July13, until midday Monday, July 16. The program willhave sessions for both experienced and novicespeakers, and will include both presentations andhands-on activities.

We’re excited to announce that Chuck Smith will begiving a keynote speech about the congress theme,Building and Enjoying an Esperanto Community. Asthe co-creator of Duolingo’s Esperanto course and theapp Amikumu, Chuck is one of the best-knownfigures in the world of Esperanto today. In these andother endeavors, he’s embodied the spirit of theinternational language by using it to bring peopletogether. There will also be a talk by Dr. FedericoGobbo, professor of Interlinguistics and Esperanto atthe University of Amsterdam, Netherlands.

What about the rain? In the summer, Seattle enjoyssunny and mild weather; last July, no rain wasrecorded. We plan to take make the most of it withexcursions during the congress and a post-congresscamping trip in Mount Rainer National Park, July16-19.

In the coming months we’ll provide more detailsabout the whole program – including more guests tobe announced – on the congress website<https://landakongreso.org>. There you can also seewho’s already signed up and find a link to ourFacebook event.

Want to contribute? We’re looking for speakers,musicians, activity leaders, and other volunteers. Ifyou’re interested, send an email [email protected].

Registration is now open in the online store ofE-USA <https://retbutiko.esperanto-usa.org>.Don’t delay: rates increase April 1!

Du el la filmoj tradukitaj en Esperanton: Domo defantomoj kaj Atako de la lunaj zombioj.

LGeorge BAKER

George BAKERlaŭdoj • Charlotte BURTON

En tiu ĉi rubriko ni intervjuas aŭ alimaniere prezentasniajn membrojn por reliefigi ties aktivecon kaj sukcesojnen Esperantujo.

a eterna deziro de multaj esperantistoj estaspli da amuziloj Esperantaj: pli da libroj, pli damuziko, pli da ludoj, pli da filmoj. Pri tiu lasta

afero laboras Georgo BAKER, kiu kunordigastradukojn de la filmoj de Christopher MIHM

<http://www.sainteuphoria.com/>. Ne kontenta pri lamalmultaj Esperanto-lingvaj filmoj, kiuj ekzistis,Georgo kaj kelkaj aliaj komencis kunlabori kun lasendependa filmisto, por solvi la problemon.

Georgo diras, “Mihm kreas ĉiun jaron unu aŭ dufilmojn de retrostila ĝenro, kvazaŭ faritajn en la1950-a jardeko. Li estas profesie son-inĝeniero, kajliaj kolegoj estas simile profesiuloj en la diversaj fakojde film-produktado. Oni volontulas sian tempon alĉiu filmo. Mihm verkas la scenaron. La filmoj estasbonkvalitaj, kaj malmultkostaj. La teknikaĵoj estasĉarme krudaj, kiel en malnovaj filmoj. La filmoj estaskreitaj en domoj, keloj, kaj parkoj en la regiono deMineapolo, kaj oni aktoras en la angla.”

Post verkado de la scenaroj, Mihm sendas ilin al niaj

karaj esperantistoj, kiuj tradukas kaj voĉaktoras lascenaron, kaj resendas al Mihm, kiu redaktas por uzokiel apartan, Esperantan sontrakon. Iliajkunlaborantoj estas multaj, kaj el diversaj lokoj.Kelkaj el ili laboras kune por traduki, kontroli latradukon, kaj redakti. Ili voĉregistras ĉiun frazonkelkfoje, por ke Mihm povu elekti la plej ĝustan por lasceno. Dekoj da volontuloj helpas ĉiujare pri laesperantigo de tiuj filmoj, aŭ per traduko, aŭ perredakto, aŭ per voĉaktorado, ktp.

Pro la forta laboro de Georgo kaj liaj kunlaborantoj,la nombro de tut-longaj Esperanto-lingvaj filmoj pliol duobliĝis dum malpli ol dek jaroj, kaj ili ankoraŭlaboras kaj tradukas kaj donas al ni multajn horojnda amuziĝo. Dankon al Georgo pro lia kunordigo detiu laboro, kaj dankon al la multaj homoj, kiuj laboraskun li por efektivigi la tradukitajn filmojn.

PLokaj grupoj ricevas helponde la prezidanto • Filipo DORCAS

ro la granda graveco de lokaj grupoj, nistarigis novan postenon en ĉiu regiono, laregionan helpanton. Tio estas nova

entrepreno, nova iniciato. Ĝi ne vere estas kampanjo,ĉar kampanjoj ofte havas komencon kaj finon. Nianova posteno en ĉiu regiono estos daŭra helpo.

Multaj lokaj grupoj alfrontas defiojn, kaj ni rajtas ne“reinventi la radon” en ĉiu loka grupo. Ni fortigasnian komunikan infrastrukturon por ebligikomunikadon inter lokaj grupoj, inter grupoj kaj tieshelpantoj, kaj inter grupoj kaj Esperanto-USA.

Vidu en nia retpaĝaro la paĝon de via propra regiono,kie vi trovos kontaktinformon por la koncernajhelpantoj.

Kian helpon?

Kiel regiona helpanto povas helpi vin? Kian helpon vibezonas? Kio estas la ĉefaj defioj de via loka grupo?La gvidantoj de Esperanto-USA ne povas decidi tionpor vi, ĉar ĉiu grupo estas unika. Plie, ĉiu grupo havassiajn proprajn celojn. Vi kun aliaj membroj de viagrupo decidu, kio estas viaj defioj, bezonoj, celoj, kajagadoj.

Viajn ĉefajn demandojn aŭdefiojn

Plej ofte, la plej grava tasko por plibonigi lokangrupon estas eltrovi la ĉefan demandon de lamembroj. Trovi la demandon povas esti pli grava olakiri ties respondon. Sed kio? Elektu el nia grupoviajn demandojn, aŭ verku vian propran.

Ĉu via grupo diskutas viajn komunajn celojnaŭ projektojn?

1.

Ĉu via kontakta informo ĝustas en niaretpaĝo?

2.

Ĉu vi havas kontaktinformojn de Esperanto-lernantoj en Duolingo, Lernu! aŭ aliaj kursoj?

3.

Ĉu vi publike anoncas lokajn kunvenojn?(Kiel? Ĉu interrete? Ĉu ĵurnale?)

4.

Kiujn raportistojn de via loka ĵurnalo aŭtelevidstacio emas raporti pri temoj rilate allingvoj aŭ homaj rajtoj? Ĉu vi sendas anoncojnaŭ artikoletojn al ili? Ĉu vi jam havaskontakton kun loka ĵurnalisto?

5.

Ĉu via biblioteko aŭ komunuma centroprovizas kunvenejon aŭ renkontiĝejon porgrupoj kiuj servas al la publiko?

6.

Ĉu iuj membroj de via loka grupo havasfamiliajn membrojn en publikaj lernejoj? Sejes, ĉu estas ebleco komenci Esperanto-klubonen la lernejo?

7.

Ĉu vi kontaktis iujn lingvajn instruistojn?Kial? Kial ne?

8.

Ĉu ekzistas iuj membroj de via loka grupo, kiujankaŭ estas membroj de aliaj interesaj grupoj?(Kiwanis, Lions Club, Masons, Skoltoj, religiajorganizaĵoj, Mensa, ŝakludo, amatora radio,ktp.) Se jes, ĉu ili serĉas temojn por programo?Kaj ĉu iliaj bultenoj akceptas artikolojn aŭanoncojn pri diverseco aŭ interkulturajprogramoj?

9.

Ĉu ekzistas internaciaj foiroj, ekspozicioj aŭinterkulturaj tagoj en la komunumo aŭ lalernejoj?

10.

Ĉu via klubo havas ajnajn disdonaĵojn aŭpropagandajn materialojn? Ĉu broŝurojn,afiŝojn, aŭ komercajn kartojn?

11.

Ĉu ekzistas ebleco prezenti al la publiko en viabiblioteko aŭ komunuma centro?

12.

Ĉu via klubo havas regulajn programojn?13.

Kion via klubo faras por komencantoj kajnovaj membroj?

14.

Kion faras la membroj de via loka grupo porinteresi homojn pri Esperanto? Rimarku, kepersonaj rakontoj estas la plej efikaj, peranteemocion al aliaj.

15.

Ĉu membroj de via grupo volas regulajnkursojn? Kiel povas la klubo helpi membrojnprogresi en siaj lingvaj kapabloj?

16.

Ĉu vi demandis en viaj lokaj librejoj kajbibliotekoj, ĉu ili havas Esperantajn librojn?Helpas demandi, eĉ se ekzistas aliro al retakatalogo.

17.

Kio estas viaj ideoj por helpi aliajn lokajngrupojn?

18.

Ĉu vi uzas la apon Amikumu aŭ alian ilon portrovi lokajn studantojn, kiuj ne konas vianklubon?

19.

Kiajn ilojn la membroj de via loka grupo uzaspor interkomunikiĝi?

20.

Via loka grupo nepre diskutu ĉi tiajn temojn,malkovru viajn celojn, kaj kreu planojn.Kompreneble, komunikiĝu kun viaj regionajhelpantoj! Ili volas helpi vin. Kiam mi verkas ĉi tiunartikolon en la mezo de Februaro, ni jam havasvolontulojn por naŭ el la dek regionoj. Eble ni havoshelpon por ĉiu regiono kiam vi legas ĉi tion.

Ek kaj antaŭen!

Filipo DORCAS

Filipo estas prezidanto de Esperanto-USA. Li kaj lia edzino Elizabeto loĝasen Fort Worth, Teksaso.

[email protected]

Bonecosenintenca esperantaĵo • Steve EICHBLATT

Membro Steve EICHBLATT atentigis nin pri tiuaerpurigilo, kiun li trovis en Best Buy. Ŝajne lavendejo de la “plej bona aĉeto” vendas neplejbonecon, sed nur ordinaran bonecon.

(Foto danke al esperanto-karavano.info)

M

Pano kaj salo, lakto kaj mieloEsperanto-Karavano 2017

vojaĝe tra la mondo • Frans VAN DER HORST

Membro Frans VAN DER HORST verkis la raporton pri siapartopreno en Esperanto-Karavano, longa trajnvojaĝotra Rusujo. Ni adaptis elangligon de Andreo OBREZKOVpor la jena artikolo. Se vi volas legi pli pri la karavano, kajeble partopreni en ĝi, vizitu la retpaĝaron deEsperanto-Karavano <http://esperanto-karavano.info>.

i havas kontrastoriĉajn memorojn pri miapartopreno en la Esperanto-Karavano2017 dum la plej longa trajnvojaĝo en la

mondo, kiu okazis en Rusujo. La kontrastoj iĝisevidentaj jam en la komenco de mia vojaĝo, kiam mila 4-an de Julio 2017 alteriĝis ĉe flughaveno enSankt-Peterburgo kaj paŝis tra senhomaj koridorojkun enigmaj cirilsignaj mesaĝoj sur la muroj, kaj mikonstatis ke mi tutcerte venas en tute malsamanmondon, kiun mi ne komprenas. Mi sentis minnervostreĉita kaj forlasita, sed en la enireja koridoromi rimarkis malgrandan verdan Esperanto-flagon.Tiam mi ekvidis, ke jen finfine mi trovas sekurecon.Tatjana, la ĉeforganizanto, kaj ŝia filino Majarenkontis min kiel delonge konatan amikon, enlingvo kiun mi povis kompreni.

La vojaĝo, kiu daŭris sep tagojn kaj noktojn en trajnopor veturi 9288 kilometrojn de Moskvo ĝisVladivostoko, revenvoje forprenis malpli ol naŭhorojn en la komforto de Airbus-aviadilo. Inter tiujekstremaj punktoj estis 18 tagoj de kontrasto-plenajeventoj, kiuj estis por mi ege valoraj kaj kiujn mi

volas memori laŭeble plej longe. Ekzemple, demetode niaj strataj ŝuoj kiam ni eniris ies hejmon, kajsurmeto de pantofloj (kiujn oni provizis al ni en latrajno kaj aviadilo); sed kontraste, en trajnoj nineniam rajtis meti uzitan necesejan paperon (jes, midiris neniam kaj uzitan) en necesejan seĝon, ĉar tiopovus ŝtopi ĝin. (Ni devis uzi specialan rubujon.)

Memorante vortojn de la usona eks-prezidentoRonald REAGAN, ke Rusujo estas “la imperio demalbono”, mi iom timis homojn en uniformoj. Sedseveraspekta doganisto en la flughaveno, postatentega kontrolo de mia pasporto, ridetis kiam midiris spaciba (“dankon”) kaj dosvidanja (“ĝisrevido”).

Buntaj cepoformaj domoj de la Katedralo de laĈefanĝelo Mikaelo, en la moskva Kremlo, fortekontrastis kun la ladaj tegmentoj de vilaĝaj domoj,kiujn mi vidis ĉie en kamparo. Altaj nubskrapuloj enMoskvo aspektis tre futurisme, sed kadukaj unuetaĝajdomoj aspektis kvazaŭ ili povus disfali en ajnamomento.

Estis tre intensa vojtrafiko, kaj ŝajnis, ke neniu obeisrapidecajn limojn. Estis multege da homoj en grandajurboj, sed mi vidis neniun senhejmulon kaj neniunrabon, kaj ankaŭ tre malmulte da grafitio.

Mi ege ĝuis la ĉirkaŭantan silenton, kiam ni leviĝisper funikularo sur la monto Sobolinaja (“zibela”) kunpiedoj pendantaj en aero kaj rigardante sube homojn,kiuj kolektis fungojn de arbaraj deklivoj. Atinginte lamontopinton ni rigardis de birdfluga alteco ĉirkaŭajnmontojn kaj la lagon Bajkalo, la plej grandan lagon enla mondo, same grandan kiel Belgujo. Sed dum nialasta vespero en Vladivostoko, promenante laŭ laAmura golfo, mi ĝuis ankaŭ muzikon kaj infanajnridojn, dancadon kaj manfrapadon fare de grupo deorientazianoj, striojn de multkoloraj akvofontanoj,kaj feliĉajn ĝemojn de viroj, kiuj montris siajnmuskolojn turnante sin sur paralelaj rekoj.

En Kremlo ni vidis paradon militan, kie oficiroj

sidantaj sur ĉevaloj ordonis al pli ol cent soldatoj enbelegaj uniformoj montri sian lertecon en marŝado,ekzercoj kun pafiloj, kaj pafado. Tio estis brilegaspektaklo, se nur pro la orkestrestro, kiu kondukistiel entuziasme, kaj la belaj, brile trejnitaj ĉevaloj. Sedla tuta spektaklo forte kontrastis kun profundegasilento kaj mistera beleco en la Asumpcia Katedralo,kie antikvaj sanktuloj rigardis al ni kvazaŭ invitantenin aliĝi al ili en la postvivo.

En Rusujo mi spertis tute malsame eĉ tempon kajspacon. Sekundojn oni kutime konsideras tremallongajn tempoperiodojn. Horoj daŭras multe plilonge. Spaco, laŭ mi, estas simila al malfermitajvastaĵoj de la Centra Okcidento en Usono. Tamensekundoj en Rusujo povas daŭri horojn, ŝajne,precipe kiam oni devas atendi (erare) en vico. Kajatendo estas sufiĉe ofta evento en Rusujo. Sed horojpovas pasi ankaŭ momente, jes, eĉ veturante kvartagojn kaj noktojn en trajno de Moskvo ĝis Irkutsko.Kaj la spaco en Rusujo estas eĉ pli vasta ol la CentraOkcidento en Usono. Ĝi ŝajne ne havas limojn; laĉielo pendas kvazaŭ volbo, kaj tie oni komencas sentisin tre malgranda kaj ne havanta signifon sur la Tero.

En ĉiuj urboj mi vidis renovigojn de tre malnovajkonstruaĵoj kaj preĝejoj, kvazaŭ la pasinteco devasesti memorata, konservata kaj riparata. Ekzemple, laTriumfa Nikolaa Arko en Vladivostoko, kiun onikonstruis en 1891 por honori la viziton de la caro,estis detruita en 1930 pro tio, ke ĝi reprezentis lamalnovan ordon. Sed en 2003 oni restaŭris ĝin al ĝiamalnova gloro.

Tridek kilometrojn ekster Sankt-Peterburgo estas lapompo de Peterhofo, la somera palaco kiunkonstruigis caro Petro la Granda. Li feriis tie ĉarsomere la kanaloj en Sankt-Peterburgo estis trofiodoraj. En Sankt-Peterburgo estas ankaŭ la VintraPalaco, el kiu Katerina la Granda poste faris latutmonde faman muzeon Ermitaĵ (“Ermitejo”). Mi

komprenis kial Lenin en 1917 komencis la revolucion,kiun startigis kanonpafo de militŝipo Avrora en laSankt-Peterburga haveno, kaj kiu ŝanĝis por ĉiam laantaŭe mizeran sorton de milionoj da kamparanoj entiu grandega lando.

Mi bone memoras la gastamon de la plejmulto derusujanoj, kiujn mi renkontis; kelkaj el ili dividis kunni siajn manĝojn kaj montris familiajn fotojn, eĉ kiamni ne povis kompreni unu la alian. Kaj oni jamdelonge forgesis la malbonajn rilatojn de la sovetiatempo.

Sed la plej gravan konstaton mi ekhavis kiam,reveninte al Usono, mi skribis miajn pensojn pri tiuvojaĝo. Ĝin kaŭzis ne la grandeco de la mirindajvidindaĵoj de Vladivistoko, ne la sonorila sono demultnombraj preĝejoj aŭ danca koncerto en Moskvo,ne la entuziasme gastamaj popolmuziko kaj fruktajkukoj en la fortikaĵo de Petro-Paŭlo, ne la metroajveturoj en grandaj urboj kaj busvojaĝoj en lakamparo, ne la vizito al budhana templo kajriskoplena grimpo al la akvofaloj en Arŝan, eĉ ne lakortuŝa ortodoksa preĝeja servo en la katedralo deSankta Nikolao, en kiu ikonoj ŝajne invitis nin eniriiliajn framojn.

Ne, mi konstatis ke tiu vojaĝo tra la “imperio demalbono” plene kontrastis kun tio, kion mi unuesupozis. Mi konstatis, ke la amo de la vojaĝ-organizantoj por sia lando baziĝis je longa, riĉahistorio. Ilia preteco dividi bonon kaj malbonon,belecon kaj malbelecon kun eksterlandanoj estasreala. Ili donis al mi ne nur bezonojn de la vivo – latradiciajn donacojn de “pano kaj salo” – sed danke alla riĉaj kaj diversaj kulturoj, mi ricevis ankaŭ labibliajn simbolojn de boneco kaj abundo – “lakto kajmielo”.

Jes, Rusujo donis al mi sian panon kaj salon, sianlakton kaj mielon, sed mi lasis parton de mia animotie. Kaj pro tio mi estas profunde dankema.

Rory’s Story Cubes

E

Elpensi rakontojn ĵetkubeludoj • Hoss FIROOZNIA

kzistas pluraj ludoj, en kiuj oni kreasrakontojn surbaze de hazarde elektitaj bildoj.Furora ekzemplo estas la anglalingva kartludo

Once upon a time: sur ĉiu karto aperas ilustrita vortorilate al fabeleca temo, ekz. princino, sorĉado, ringo,ks. Ludantoj provas elpensi fabelon uzante lamanplenon da kartoj, kiujn ili ricevas.

Ne mallonge post populariĝo de la anglalingvaoriginalo, esperantistoj tradukis ĝian regularon. Larezulto, Iam estis… nun havas propran paĝon en laEsperanto-Vikipedio <https://eo.wikipedia.org/wiki/Iam_estis...>. Tamen ankoraŭ restas grandadefio por ludantoj: manko de esperantigitaj kartoj. Laplej diligentaj ludemuloj tradukas kaj presas siajnproprajn kartojn, sed kompreneble tia solvo nekonvenas por ĉiuj.

Simila – sed pli simpla – ludo estas Rory’s StoryCubes. Ĝia ekipaĵo estas elegante minimuma: entutenur naŭ ĵetkuboj, nete nestitaj en portebla ujeto. Surla flankoj de ĉiu kubo aperas po unu abstrakta bildo(piktogramo), ekz. de okulo, seruro, horloĝo,demandosigno, ktp. Aperas nur bildoj, sen vortoj; dola ludo jam bone konvenas al Esperanto, elskatole!

La simpleco de la bildoj povas instigi kreemon, ĉarkutime eblas elpensi por ili plurajn signifojn.Ekzemple, abstrakta bildo de pomo povus signifi ne

nur la frukton mem, sed ankaŭ manĝaĵon pliĝenerale. Aŭ komputilon. Aŭ ion malpermesitan. AŭNovjorkon (la “Granda Pomo”), aŭ eĉ graviton (pensupri la legendo pri Isaac NEWTON)… kaj tiel plu.

La regularo estas same simpla kaj fleksebla. Lakreintoj donas tri skizajn proponojn, konsilante keoni adaptu ilin laŭplaĉe:

Laŭvice, ĉiu ludanto ĵetas naŭ kubojn kajprovas elpensi rakonton kiu kunligas la supremontratajn bildojn.

1.

Iom pli defie: laŭvica ludado kiel en (1), sedantaŭ ĵetado oni devas elekti temon/titolonpor la rakonto, ekz. “Mia bela sonĝo” aŭ “Miafreneza vojaĝo”.

2.

Kunrakonta ludo: unu ludanto prenas kubonel la ujo, ĵetas ĝin, kaj komencas rakonton perla supre montrata bildo. Tiam laŭvice, enrondo, ludantoj prenas kaj ĵetas po unu kubonkaj provas daŭrigi la rakonton. La ludo finiĝaskiam la kuboj elĉerpiĝas.

3.

Sendube oni povus krei kartaron kun 54 piktogramojsen multe da laboro, do ne vere necesas aĉetiĵetkubojn. Tamen la kuboj estas aparte ĉarmaj, kuntre plaĉa – kaj tuŝinda – aspekto; ili kvazaŭ invitasonin al ĵetado kaj ludado. Kaj, almenaŭ je laeldontempo de tiu ĉi artikolo, ili malmulte kostas:nur $8 ĉe Amazon <https://amazon.com

/dp/B003EIK136/>.

Hoss FIROOZNIA

Hoss loĝas en frosta Roĉestro,Novjorkio, kie dumtage li laboras kielordinara komputilisto. Nokte, tamen,li surmetas sian redaktor-kostumon…

[email protected]

Kolofono Redaktoro / Editor: Hoss FIROOZNIA

Kontaktu nin: <[email protected]>, aŭ: Usona Esperantisto, c/o Hoss FiroozniaCPU 271205, U. of RochesterRochester NY 14627-1205 United States of America

Usona Esperantisto estas la dumonata bulteno de Esperanto-USA. Ni bonvenigas kontribuojn kaj en Esperanto kaj en la angla lingvo. Prefere sendu materialojn retpoŝte, kaj aldonu viajn nomon, adreson kaj foton de via vizaĝo. Kun ĉiuj aliaj fotoj bonvolu aldoni notojn pri datoj, lokoj, kaj nomoj de la foti(n)toj. Se vi sendas materialojn poŝte, ni resendos ilin al vi se vi aldonas mem-adresitan, afrankitan koverton.

Usona Esperantisto estas uzebla laŭ la permesilo de Krea Komunumo BY-SA <https://creativecommons.org/licenses/by-sa/2.0/deed.eo>. Cetere ni petas, ke oni atendu du monatojn antaŭ ol represi la plej freŝajn artikolojn.

Opinioj esprimitaj en Usona Esperantisto apartenas al la individuaj aŭtoroj, kaj ne nepre spegulas vidpunktojn de la redaktoro aŭ de Esperanto-USA.

Kontribuontoj eble volus legi la kalendaron de limdatoj kaj redakciajn konvenciojn en nia retpaĝaro.

❧ ❧ ❧

Usona Esperantisto (“American Esperantist”) is the bi-monthly magazine of Esperanto-USA. We welcome contributions in both Esperanto and English. Please send materials by email if possible and include your name, your address, and a head shot. With other photos please include the name of the photographer and subject(s), location, and date. If you send materials by mail, we will return them to you if you include a self-addressed, stamped envelope.

Usona Esperantisto is made available under the Creative Commons Attribution-Share Alike license BY-SA <https://creativecommons.org/licenses/by-sa/3.0/>. As a courtesy, we additionally ask that you also wait two months before reprinting the latest content.

Opinions expressed in Usona Esperantisto are those of the individual authors and do not necessarily reflect the views of the editor or of Esperanto-USA.

Contributors may want to consult the submission calendar and style guide on our website.

La ŝtelanta klaŭnoenigmo-solvoj

En nia lasta enigmo, La ŝtelanta klaŭno, okazismistera ŝtelo ĉe cirko. Iu eniris la ruldomon detrapezisto Pandoro, batis ŝin sur la kapon demalantaŭe, kaj ŝtelis ŝian monon. Barbara la

barbulino akuzis Ridigon la klaŭno. Sed Ridigodeklaris sin senkulpa. Kiun kredi?

Prof. Ŝibolet rimarkis, ke la batilo estas metalakuirpoto. Kaj Ridigo estis vestita en komika kavalir-kostumo farita el potoj. Tamen Ŝibolet akuzis neRidigon, sed Barbaran! Kial?

Ĉi-foje, ĉiuj niaj detektivoj sukcese divenis la solvon.Jen unu klarigo, danke al detektivo Jorge Rafael(“Rafa”) NOGUERAS:

Ŝiboleto sciis, ke la klaŭno ne kulpis, pro tio ke liestis ankoraŭ vestita en sia bruega kavalirakostumo el metalaj potoj kaj patoj: certe, se liestus ŝtelirinta en la ruldomon de Pandoro, […] ŝiestus aŭdinta la tintegadon kaj klakegadon de lakostumo. Pli verŝajne Barbara frapis Pandoronper metala kuirpoto kaj provis kulpigi Ridigon.

Ĝuste. Ankaŭ sukcesis Ellen EDDY, Abraham PALMER

kaj John THOMAS. Gratulon al ĉiuj! En la ĉi-numeralotumado gajnas Abraham kaj John, kiuj ricevos pounu premion: $5-rabaton de la retbutiko de E-USA.